Pierre Rabhi

Pierre Rabhi
Persona informo
Pierre Rabhi
Naskonomo Rabah Rabhi
Naskiĝo 29-an de majo 1938 (1938-05-29)
en Kenadsa, Provinco Beŝar,  Franca Alĝerio
Morto 4-an de decembro 2021 (2021-12-04) (83-jaraĝa)
en Bron, Rhône,  Francio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Enkrania hemoragio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Maisons familiales rurales (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Sophie Rabhi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo eseisto
verkisto
terkultivisto
konferanseo
mediprotektulo Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre Rabhi, en Esperanto Petro Rabi', (naskiĝis en Kenadsa (Alĝerio) en 1938 - mortis en Liono (Francio) la 4-an de decembro 2021). Li estas agrokultivisto, politikisto, verkisto, fondinto de la koncepto "Oazo en ĉiuj ejoj" (france Oasis en tous lieux). Li estas unu el la fondintoj aŭ teoriistoj de la ekonomia nekresko. Liaj teorioj baziĝas sur lia sperto kiel agrokultivisto en varma kaj malriĉa tero sude de Francio. Por li, kiam la tero estas malriĉa por agrokulturo, ĝi bezonas kompoŝton kaj akvon, kiu venas el ĉielo per plantado de frukt-arboj.

Li regule animas prelegojn aŭ lernorondojn pri temoj kiel memvola simpleco kaj pri daŭripova nekresko. Konsiderata kiel pioniro de alimondismo, li estas invitita dum la Monda Socia Forumo kaj titolas siajn prelegojn "Doni animon al tutmondiĝo". Li kreis en 2007 la Movadon por Tero kaj Humanismo, poste alinomita Movado Kolibroj [1], kies celo estas helpi ĉiun konstrui, siaskale, novajn societajn modelojn bazitajn sur memstareco, ekologio kaj humanismo. Li partoprenis la eldonkomitaton de la monata revuo franclingva La Malkresko kaj estas vic-prezidanto de la asocio Kokopelli kiu laboras por protektado de vivuldiverseco, produktado kaj disdonado de semoj el ekologia agrikulturo kaj redisvolviĝo de kulturataj grundoj.

  1. Le mouvement Colibris (fr)

Developed by StudentB